Sojasun jogurtoj en Esperanto

Rennes - Francio - 4a de Novembro 2010 - Informas LinguaForce

La profesia ekspoziciego SIAL okazis apud Parizo inter 17a kaj la 21a de oktobro 2010. Inter ties pli ol kvinmil budoj, unu el la grandaj estis tiu de Triballat. Sur tiu ĉi, kune kun diversaj produktoj kaj novaĵoj, videblis pakaĵo de la jogurtoj Sojasun tute en Esperanto! Ĝi estis prototipo tie prezentata estante kandidato por novigpremio. Esperantigis ĝin la kompanio LinguaForce en Rennes.
En artikolo de la septembra numero (28) de la profesia revuo CFIA, Olivier Clanchin, estro de Triballat, klarigas sian intereson por Esperanto.

Eŭropiĝi por entrepreno… “labori kun la Esperanto

(Titolo en Esperanto en la franclingva fonta teksto, kiu legeblas ĉi tie)
(...) Konsideri la morgaŭon signifas ankaŭ konstrui eŭropan kulturon. Kiam oni parolas prieŭropa kulturoankaŭ temas prikomunikado”… “Ni ekopiniis ke Esperanto povus esti modelo”. Kiam, aŭdinte tion, oni ironias pri Esperanto, la estro ekridetas : “Nu, ankaŭ ĉikaze, same kiel porBiokaj sojo, ekzistas homoj kiuj deziras kredi en ĝi. Ni kredis en la aliaj projektojdo Esperanto, kial ne? Tio indas, do oni provu. Estas pozitive preti sukcesigi defiojn!” La entrepreno estas bona vektoro por testi tiun koncepton. Ekde kiam estas io kolektiva kun homoj kiuj ne uzas saman lingvon, Esperanto povas esti kohera ilo, kiu regatas dekfoje pli rapide ol la angla. “Ni ne forgesu ke ni estas Eŭropo 27-opa. Se ni ĉiuj havus komunan lingvon, tio plirapidigus multajn demarŝojn. Krome, en la logiko de daŭripovo, tie kie oni parolas pri malpligrandigo de pakaĵoj, kiel fari per tiom da lingvoj kiom da landoj kiam oni volas eksporti unusolan produkton? Kiam vi aĉetas hejmajn aparatojn, kiom da kilogramoj da papero estas, da manlibroj, en ĉiuj lingvoj? Esperanto estas la sola justa lingvoĉar neniu naskiĝas kun ĝi. (...)”



Fotoj: LinguaForce. Vi rajtas kopii kaj reuzi la fotojn kaj tuton parton de ĉi tiu komunikaĵo kondiĉe ke ili estu akompanataj de ligilo al ĉi tiu paĝo.

Le texte de la page ci-dessus est en espéranto. Passez la souris sur les mots pour en voir la prononciation et la signification. © 2009-2010 Wawawoo. Wawawoo est une marque de LinguaForce Traduction. Reproduction partielle ou complète autorisée à condition de l'accompagner d'un lien vers cette page.