|
|
Niaj servoj
Traduko de dokumentoj
Sendu al ni la tradukendan dokumenton, en ajn formato de vi dezirata. Post interkonsento, ni ĝin resendos tradukita, samformate kiel la originalo, kun konservado de stiloj kaj enpaĝigo. Opcie, vi ricevos senpage glosaron (plurlingvan terminaron) por kapitaligi vian kompanikulturon kaj propran vorttrezoron. Por tre altkvalitaj tradukoj: provu nian servon “tradukado+reviziado” kun 1 tradukisto + 1 tradukisto/revizianto + 1 postleganto.
Plej bona kuiristo de la jaro. Ĉu vi alvokus ŝin por ripari vian aŭton?...  Ĉiu havas sian fakon... la nia estas tradukado tutsimple. Traduko de ttt-ejoj
Internaciigi ttt-ejon eliras el la kadro de simpla tradukado. Arkitekturo de la ttt-ejo estu adaptita, kio postulas apartajn kompetentecojn, konon de la ttt-formatoj (HTML, XML, Flash, ktp.) kaj por dinamikaj ttt-ejoj scipovon de programlingvaĵoj (JavaScript, VBScript, PHP, Perl, Java, ktp.) aŭ de datumbazoj. Ni fakas pri tradukado de ttt-ejoj kaj softvaroj. Pruve, ĉi tiun ttt-ejon ni prezentas al vi 12-lingve! Ni ankaŭ tradukas per subtitoloj viajn retajn filmojn (RealVideo, QuickTime, ktp.).
Interpretado
Por viaj kunsidoj, seminarioj, komercvojaĝoj, budoj en eksterlandaj ekspozicioj, ni proponas al vi la servojn de interpretistoj por samtempaj aŭ sekvaj paroltradukoj.
Prezpropono, mendoj
Ĉu vi ŝatus farigi al ni taskon? Petu prezproponon! Vi povos pagi kontraŭ fakturo aŭ re(k)te per la internacia sekura pagsistemo PayPal: |
|
|
|
|
|
|
|
|
|